Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu
miajn ordonojn.
2. Cxar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de
vivo kaj paco.
3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo,
skribu ilin sur la tabuletoj de via koro.
4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion cxe Dio kaj
homoj.
5. Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton.
6. Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, kaj Li
gxustigos vian iradon.
7. Ne opiniu vin sagxa, timu Dion kaj deturnu vin de
malbono.
8. Tio cxi estos saniga por via korpo kaj bona nutro
por viaj ostoj.
9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la
unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:
10. tiam viaj grenejoj tute plenigxos kajx viaj
vinpremejoj superbordigos junan vinon.
11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malsxatu, kaj
ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12. cxar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras
lin, kiel patro filon.
13. Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon,
kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14. cxar estas pli bone gxin acxeti, ol
acxeti argxenton, kaj gxia
rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.
15. Gxi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi
povus deziri, povas esti komparata kun gxi.
16. Longa vivo estas en tia dekstra mano, ricxo kaj
gloro estas en gxia maldekstra mano.
17. Gxiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj cxiuj
gxiaj vojetoj estas paco.
18. Gxi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin
ekkaptis, kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin
posedas.
19. Dio per sagxo fondis la teron, per prudento Li
arangxis la cxielon.
20. Per Lia cxionsciado disigxis abismoj kaj la
nuboj elversxas roson.
21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu
klarecon de la kapo kaj prudenton:
22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo.
23. Tiam vi iros sendangxere vian vojon kaj via piedo
ne pusxigxos.
24. Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos, kaj
kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.
25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus
veni de malbonuloj.
26. Cxar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon
kontraux reto.
27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la
forton por fari.
28. Ne diru al via proksimulo: "iru kaj revenu, kaj
morgaux mi donos", se vi havas cxe vi.
29. Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, kiam
li kun konfido logxas cxe vi.
30. Ne malpacu kun iu senkauxze, se li ne faris al vi
malbonon.
31. Ne penu imiti fabe
|