FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  
1. De Davido. Benu, mia animo, Dion kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2. Benu, mia animo, Dion kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3. Li pardonas cxiujn viajn pekojn,--Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5. Li satigas per bonajxoj la tempon de via vivo, ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo. 6. Dio faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj. 7. Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. 8. Favorkofa kaj kompatema estas Dio, longetolerema kaj tre bona. 9. Ne eterne Li indignas, kaj ne por cxiam Li koleras. 10. Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, kaj ne laux niaj krimoi Li redonis al ni. 11. Cxar kiel alte estas la cxielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13. Kiel patro korfavoras filojn, tiel Dio korfavoris tiujn, kiuj Lin timas. 14. Cxar Li scias nian esencon, Li memoras, ke ni estas polvo. 15. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo, tiel li floras. 16. Pasos super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas, kaj gxia loko gxin jam ne rekonas. 17. Sed la boneco de Dio dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj, 18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. 19. Dio en la cxielo starigis Sian tronon, kaj Lia regxeco regas cxion. 20. Benu Dion Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto. 21. Benu Dion cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22. Benu Dion cxiuj Liaj kreitajxoj en cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion. PSALMO CXVI. 1. Mi gxojas, ke Dio auxdas mian vocxon, mian petegon, 2. ke Li klinis Sian orelon al mi, kaj en miaj tagoj mi vokos. 3. Cirkauxis min mortaj malsanoj, kaj inferaj turmentoj min trafis; suferon kaj cxagrenon mi trovis. 4. Sed la nomon de Dio mi vokis: ho, Dio, savu mian animon. 5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas kompatema. 6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li min savas. 7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, cxar Dio faras al vi bonon. 8. Cxar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon de falpusxigxo. 9. Mi irados antaux Dio en la lando de
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  



Top keywords:
cxiujn
 

boneco

 
memoras
 
eterne
 

kompatema

 

vocxon

 

plenumas

 

animon

 

pekojn

 
cxielo

cxirkauxantoj

 

servantoj

 
interligon
 
ordonojn
 
plenumi
 

observas

 
bonfaremeco
 
pranepoj
 

starigis

 

vorton


potencaj

 

angxeloj

 

tronon

 

regxeco

 

simplanimulojn

 
mizero
 
Revenu
 

trankvileco

 

gardas

 

Favorkora


falpusxigxo
 
irados
 

antaux

 

piedon

 
trovis
 
gxojas
 

auxdas

 

petegon

 

klinis

 
PSALMO

kreitajxoj

 

regado

 

orelon

 
turmentoj
 

trafis

 
suferon
 

cxagrenon

 

inferaj

 

malsanoj

 

dauxras