ia koro, pri Via
fideleco kaj Via helpo mi parolis, mi ne kasxis Vian
favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda
kunveno.
12. Vi, Dio, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via
boneco kaj Via vereco cxiam min gardu.
13. Cxar cxirkauxis min suferoj
sennombraj, atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj
mia koro min forlasis.
14. Volu, ho Dio, savi min; Dio, rapidu helpi min.
15. Estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj volas
pereigi mian animon; retirigxu returne kaj
kovrigxu per honto miaj malbondezirantoj.
16. Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: jen
vi havas!
17. Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj
sercxantoj; la amantoj de Via helpo dlru cxiam:
granda estas Dio.
18. Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Dio pensu pri
mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; mia Dio, ne
malrapidu.
PSALMO XLII.
1. Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj.
2. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tlel mia animo
sopiras al Vi, ho Dio.
3. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos
kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?
4. Miaj larmoj larigxis mia pano tage kaj nokte,
cxar oni diras al mi cxiutage: kie estas via
Dio?
5. Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras,
kiel mi iradis inter granda amaso, eniradis kun gxi en
la dornon de Dio cxe lauxta kantado kaj glorado
de festanta amaso.
6. Kial vi malgxojas, mia animo, kaj
konsternigxas en mi? Esperu al Dio, cxar
ankoraux mi dankos Lin por helpo, veninta de Lia
vizagxo.
7. Mia Dio, malgxojas en mi mia animo, tial mi
rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la
monto Micaro.
8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
cxiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la
nokto mi havas kanton al Li, pregxon al la Dio de mia
vivo.
10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi
iradas malgaja pro la premado de mia malamiko?
11. Kvazaux trancxante miajn ostojn, mokas min
miaj malamikoj, dirante al mi cxiutage: kie estas via
Dio?
12. Kial vi malgxojas, mia animo, kial vi
konsternigxas en mi? Esperu al Dio, cxar
ankoraux mi dankos Lin, la savanton de mia
vizagxo kaj mian Dion.
PSALMO LI.
1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido,
2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo
al Bat-Seba.
3. Korfavoru min, Dio, laux Via boneco; laux Via
grand
|