FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
mbron. Sxi eksaltis de sia lito kaj kun Toto cxe sxiaj kalkanoj sxi kuris kaj malfermis la pordon. La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis cxirkaux sin, sxiaj okuloj farigxis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidajxoj kiujn sxi vidas. La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu, delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo. Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi rimarkis veni direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj. Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de sxiaj sxultroj; super gxi estis sxutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom rigide. Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaux timante pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolcxa vocxo: "Vi estas bonvena, plej nobla Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon." Doroteo
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

Doroteo

 

delikate

 

vestitaj

 

staris

 

marsxis

 

personoj

 

virineto

 

knabineto

 

cxirkaux

 
surportis

proksimume
 

ciklono

 

cxapeloj

 
poluritaj
 

piedoj

 

centimetroj

 
samkolore
 

cxapelojn

 
rondajn
 

pintigxis


largxa
 

sunlumo

 

diamantoj

 

randoj

 

pendis

 

sonoriletoj

 

movigxis

 

dolcxe

 

sonetis

 

blankan


plisoj

 

sxutitaj

 

steletoj

 
brilis
 

sxultroj

 

blanka

 

dolcxa

 
bonvena
 

klinis

 
malalten

kvazaux
 
timante
 

pliproksimigxi

 

maljunulineto

 

Sorcxistino

 

Oriento

 

liberigis

 

popolon

 
Sorcxistinon
 

Mangxtuloj