_kiel estro_) cxe l'rikoltantoj:
kies estas tiu cxi junulino? (6) Kaj la servanto staranta, cxe
l'rikoltantoj respondis kaj diris: sxi estas junulino moabino,
kiu revenis de moabaj kampoj kun Naomi, (7) kaj sxi diris: mi
elsercxados (_spikojn_) kaj kolektos (_farante_) garbojn poste
de l'rikoltantoj, kaj sxi venis kaj staradas (_tie cxi_) de
l'mateno gxis nun; sxia jena sidado en la dometo estas de mallonge.
(8) Kaj Boaz diris al Ruth: cxu vi auxdas, mia filino? ne iru
elsercxadi alian kampon kaj ne foriru de tie cxi, kaj tiel kunigxu
kun miaj servantinoj. (9) Viaj okuloj (_rigardu_) sur la kampon,
kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo,
ke ili vin ne tusxu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de
l' (_akvo_) kiun la junularo cxerpas. (10) Kaj sxi falis sur sian
vizagxon kaj inklinigxis gxis la tero, kaj diris al li: kial mi
trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja
alilandulino? (11) Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi: al mi estas
jam raportita cxio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto
de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj
iris al nacio, kiun vi ne konis hieraux kaj antauxhieraux. (12) Dio
pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (_kaj plena_) de
l'Cxioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub
liaj flugiloj. (13) Kaj sxi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj,
mia mastro! cxar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via
servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj. (14)
Kaj Boaz diris al sxi: en la tempo de mangxado alvenu tien cxi kaj
mangxu de l'mangxajxo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj sxi
sidigxis flanken de l'rikoltantoj, kaj li alsxovis al sxi rostitajn
spikojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis kaj restigis al si. (15) Kaj
sxi levigxis por elsercxadi, kaj Boaz ordonis al siaj servantoj,
dirante: ankaux inter la garboj sxi elsercxadu kaj vi ne hontigu
sxin. (16) Kaj de l'garbetoj vi ankaux defaligu por sxi, kaj lasu, ke
sxi gxin elsercxu, kaj ne riprocxu sxin. (17) Kaj sxi elsercxadis en
la kampo gxis la vespero kaj elbatis tion, kion sxi elsercxis, kaj
gxi estis cxirkaux unu "efa" (_mezurilo_) da hordeo. (18) Kaj
sxi gxin portis kaj venis la urbon, kaj sxia bopatrino vidis tion,
kion sxi elsercxis, kaj sxi (_Ruth_) elprenis (_el la posxo_)
tion, kion sxi restigis de sia sateco kaj donis al sxi. (19) Kaj sxia
bopatrino diris: kie vi sercxadis hodiaux kaj kie vi l
|