Elimelehx kaj kio apartenis al Kiljon
kaj Mahxhlon de l'mano de Naomi. (10) Kaj Ruthon la moabinon, edzinon
de Mahxhlon mi ankaux acxetis, por ke sxi estu mia edzino, por
dauxrigi la nomon de l'mortinto sur lian heredajxon, kaj la nomo de
l'mortinto ne fortrancxigxu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego,
vi hodiaux estu atestantoj! (11) Kaj rediris la tuta popolo, kiu
estis en la pordego, kaj la maljunuloj: ni estas atestantoj!
Dio donu la edzinon, kiu venas vian domon, kiel Rahxhel kaj Lea, kiuj
ambaux konstruis la domon Israel, akiru havon en Efrash, kaj havu
bonan nomon en Beshlehxhem. (12) Kaj via domo estu, kiel la domo de
Perec, kiun Thamar naskis de Jehuda, de l'semo, kiun Dio al vi donos
de tiu cxi junulino. (13) Kaj Boaz prenis Ruthon kaj sxi farigxis lia
edzino, kaj li alvenis al sxi, kaj Dio donis al sxi gravedecon, kaj
sxi naskis filon. (14) Kaj la virinoj diris al Naomi: lauxdo al Dio,
ke li hodiaux ne malekzistigis por vi parencon, kaj lia nomo estu
nomata (_kaj ekzistanta_) cxe Israel. (15) Kaj li estos por vi
agrabliganto de l'animo, kaj nutranto de via grizeco, cxar lin naskis
via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj.
(16) Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj
estis lia vartistino. (17) Kaj la najbarinoj donis al li nomon:
[dirante: cxe Naomi naskigxis filo, ili nomis lian nomon] Obed
(= _laboranto, utilanto_); li estis la patro de Jisxaj patro de
David. (18) Tiuj cxi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis
Hxhecron'on. (19) Hxhecron naskigis Ram'on, Ram naskigis Aminadab'on,
(20) Aminadab naskigis Nahxhsxon'on, Nahxhsxon naskigis Salma'on.
(21) Salma naskigis Boaz'on, Boaz naskigis Obed'on. (22) Obed
naskigis Jisxaj'on, kaj Jisxaj naskigis David'on.
Fino.
Notoj de tekstpreparanto.
En la antauxparolo, du vortoj ne estis legebla. Mi transskribis ilin
kiel [neklarajxo].
Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:
Cxapitro Verso Originalteksto Korektajxo
I 19 Cu tio cxi estas Naomi? Cxu tio cxi estas Naomi?
I 22 la komenco dcx rikoltado la komenco de rikoltado
II 23 la servantinoj de Boaz la servantinoj de Boaz
III 11 tuta pordegxo de mia popolo tuta pordego de mia popolo
End of the Project Gutenberg EBook of La Libro Ruth, by Anonymous
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LIBRO RUTH ***
***** This file should be named 24057.txt or 24057.zip *****
This and all a
|