one, li elacxetu, kaj se li ne volos vin elacxeti,
mi vin elacxetos, kiel vivas Dio! kusxu gxis la mateno. (14) Kaj sxi
kusxis apud lia piedujo gxis la mateno, kaj sxi sin levis antaux la
tempo, kiam homo povas ekkoni la duan--cxar li diris: ne estu sciate,
ke virino venis la amasejon. (15) Kaj li diris: donu la tukon, kiu
estas sur vi kaj tenu gxin, kaj sxi gxin tenis kaj li mezuris ses
(_mezurilojn da_) hordeo, kaj metis sur sxin, kaj venis la
urbon. (16) Kaj sxi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas?
cxu mia filino? kaj sxi raportis al sxi cxion, kion la viro faris
por sxi. (17) Kaj sxi diris: tiujn cxi ses (_mezurilojn da_)
hordeo li donis al mi, cxar li diris al mi: "ne revenu al via
bopatrino malplene". (18) Kaj (Naomi) diris: sidu, filino, gxis vi
scios kiel la afero elfalos, cxar la viro ne trankvilos, antaux ol
li hodiaux finos la aferon.
CXAPITRO IV.
(1) Kaj Boaz iris al la pordego (de l'urbo) kaj sidis tie, kaj jen
la parenco, pri kiu Boaz diris, pasas, kaj (_Boaz vokante_) diris:
Tiu kaj tiu! venu, sidigxu tie cxi! kaj li alvenis kaj sidigxis. (2)
Kaj (_Boaz_) prenis dek virojn el la maljunuloj de l'urbo kaj diris:
sidigxu tie cxi; kaj ili sidigxis. (3) Kaj li diris al la parenco: la
parton de l'kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi,
kiu revenis de moaba kampo. (4) Kaj mi diris: mi malkovros vian
orelon (= _rakontos_), dirante: acxetu en la apudtestado de la
sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elacxetos,
elacxetu! kaj se oni (= _vi_) ne elacxetos, diru al mi, ke mi
sciu, cxar krom vi ekzistas, neniu por elacxeti, kaj mi (_kandidatas_)
post vi. Kaj tiu rediris: mi elacxetos! (5) Kaj Boaz diris: en la
tago, kiam vi acxetos la kampon de l'mano de Naomi, tiam vi acxetas
de Ruth la moabino, edzino de l'mortinto, (_la devon_) dauxrigi la
nomon de l'mortinto sur lian heredajxon. (6) Kaj diris la parenco: mi
ne povas elacxeti (_sxin_) por mi, cxar eble (_per tio_) mi malutilos
al mia heredajxo, elacxetu vi mian acxetajxon, cxar mi ne povas
elacxeti. [(7) En antikveco tiu cxi moro ekzistis cxe Israel: cxe
l'acxetado kaj sxangxado, por konfirmi cxiun aferon, demetis homo
sian sxuon (_ganton_) kaj gxin donis al la dua, kaj tio cxi estis
la atesteco cxe Israel.] (8) Kaj la parenco diris al Boaz: acxetu
por vi, kaj (_tiu_) demetis sian sxuon. (9) Kaj diris Boaz al la
maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaux atestantoj, ke mi
acxetis cxion, kio apartenis al
|