la laboron refari Usonon. [longa aplauda pauzo]
Char chie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia
ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne
nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por
kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn
kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin
kune. Ni restarigos sciencon al ghia ghusta loko, kaj utiligos
mirindajhojn de tehhnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj
malaltigi ghian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la
grundon por fueli niajn autojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni
reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn
de nova epoko.
Chion chi ni povas fari. Chion chi ni _faros_.
Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj
sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn
planojn. Iliaj memoroj mallongas, char ili forgesis tion, kion chi tiu
lando jam faris, kion liberaj viroj kaj virinoj povas atingi kiam
imago estas kunigita kun komuna celo, kaj neceso kun kuragho. La
cinikuloj ne sukcesas kompreni, ke la grundo movighis sub ili, ke la
malfreshaj politikaj disputoj, kiuj okupis nin tiom longe, ne plu
validas.
Nia demando hodiau ne estas chu nia registaro tro grandas au tro
malgrandas, sed chu ghi funkcias--chu ghi helpas familiojn trovi laboron
kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritighon dignan.
Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antauen. Kie la
respondo estas "ne", programoj finighos. Kaj tiuj el ni kiuj
administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saghe,
reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, char
nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties
registaro.
Nek estas la demando antau ni chu la merkato estas forto por bono au
malbono. Ghia povo krei richecon kaj plivastigi liberecon estas
senegala. Sed chi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la
merkato povas spiralighi preter regeblo. La lando ne povas prosperi
longe kiam ghi favoras nur la prosperulojn.
La sukceso de nia ekonomio chiam dependis, ne nur de la grandeco de
nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia
kapablo por disponigi oportunon al chiu volonta koro--ne pro kompato,
sed char tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono.
[longa aplauda pauzo]
Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran
|