Project Gutenberg's Inaugura parolado de Barack Obama, by Barack Obama
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net
Title: Inaugura parolado de Barack Obama
20-a de januaro, 2009
Author: Barack Obama
Release Date: May 25, 2009 [EBook #28971]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK INAUGURA PAROLADO DE BARACK OBAMA ***
Inaugura parolado de Barack Obama
20-a de januaro, 2009
Kunlabore tradukis diversaj volontuloj
Miaj kuncivitanoj, mi staras antau vi hodiau, humiligita pro la
tasko antau ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la
oferoj de niaj antauuloj.
Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaudo]
kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum chi tiu
transdono.
Kvardek kvar Usonanoj jam jhuris kiel prezidanto. La vortoj estis
parolitaj kaj dum levighantaj tajdoj de prospero, kaj dum la
trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la jhuron
inter kunighantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj,
Usono persistis--ne nur pro lerteco au vizio de altranguloj, sed char
ni la usonpopolo{1} restis fidelaj al la idealoj de niaj antauuloj,
kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.
Tiel estis; tiel devos esti kun _chi tiu_ generacio de usonanoj.
Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio
militas kontrau vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio
severe malfortighis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed
ankau pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj
prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdighis, laborpostenoj
malaperis, negocoj fermighis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj
lernejoj malhelpas tro multajn--kaj chiu tago plue montras, ke niaj
manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endangherigas
nian planedon.
Jen la indikoj de krizo, lau datumoj kaj statistikoj. Malpli
mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra
nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke
la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.
Hodiau mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj
kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile au dum ma
|