por enkonduki novan epokon de paco.
Al la islama mondo, ni serchas novan vojon antauen, baze de reciproka
intereso kaj reciproka respekto. Al tiuj estroj chirkau la terglobo,
kiuj klopodas semi konflikton, au kulpigi pri siaj sociaj problemoj
la Okcidenton, sciu ke viaj popoloj jughos vin per tio, kion vi
konstruas, ne kion vi detruas. [aplauda pauzo]
Al tiuj, kiuj tenas potencon per korupto kaj trompo kaj subpremo de
protesto, sciu, ke vi estas sur la malghusta flanko de historio, sed
ni etendos manon se vi konsentas malfermi vian pugnon. [aplauda pauzo]
Al la popoloj de malrichaj landoj, ni promesas labori kune kun vi por
burghonigi viajn plantejon kaj por fluigi purajn akvojn; por nutri
malsategajn korpojn kaj eduki avidajn mensojn. Kaj al tiuj nacioj
kiel nia, kiuj ghuas relativan abundon, ni diras ke ni ne plu povas
ignori suferojn ekster niaj landlimoj, nek povas konsumi la
materialojn de la mondo ignorante la efikon. Jen la mondo shanghighis,
kaj ni shanghighu kun ghi.
Dum ni konsideras la rolon disvolvighantan antau ni, ni memoras kun
humila dankemo tiujn kuraghajn usonanojn, kiuj nun patrolas forajn
dezertojn kaj distancajn montojn. Ili havas ion por rakonti al ni,
kiel la falintaj herooj kiuj kushas en Arlington{4} flustras tra la
epokoj.
Ni honoras ilin, ne nur char ili estas gardistoj de nia libereco, sed
char ili enkorpigas la spiriton de servo--volontemon trovi signifon
en io pli granda ol si mem.
Tamen dum chi tiu momento, momento kiu difinos generacion, estas
precize tiu spirito, kiu estu en ni _chiuj_. Kiom ajn registaro povas
fari, kaj devas fari, estas finfine la fido kaj rezoluteco de la
usonanoj de kio nia lando dependas. Ghi estas la kompato endomigi
nekonaton kiam digoj krevas, la sindonemo de laborantoj kiuj
preferus redukti siajn laborhorojn ol vidi amikon perdi laboron,
kiuj gvidas nin tra niaj plej mallumaj horoj. Estas la kuragho de
fajrbrigadistoj sturmi shtuparon fumplenan, sed ankau la vartemo de
gepatroj al infanoj, kiuj finfine decidas nian sorton.
Niaj defioj eble estas novaj. La iloj por alfronti ilin eble estus
novaj. Sed la valoroj de kiuj nia sukceso dependas--honesto kaj
diligenteco, kuragho kaj justo, toleremo kaj scivolo, lojaleco kaj
patriotismo--tiuj estas malnovaj. Tiuj valoroj estas veraj. Ili
estis la serena forto de progreso tra nia historio.
Necesas do reveno al tiuj veroj. Neceso al ni nun estas nova epoko
de respondeco--agnosko de chiu usonano, ke ni h
|