avas devojn al ni mem,
nia lando, kaj la mondo; devojn, kiujn ni ne plende akceptas, sed
anstataue prenas ghoje, firme kun la scio ke estas nenio pli
kontentiga al la spirito, pli difinanta nian naturon, ol dedichi nin
plene al malfacila tasko.
Jen la prezo kaj la promeso de civitaneco. Jen la fonto de nia
memfido--la scio, ke Dio alvokas nin formi necertan sorton. Jen la
signifo de nia libereco kaj nia kredo, kial viroj kaj virinoj kaj
infanoj de chiu raso kaj chiu kredo povas alighi la feston trans chi tiu
grandioza placo; kaj kial viro kies patro, antau malpli ol 60 jaroj,
eble ne ricevus servon en loka restoracio nun povas stari antau vi
por fari plej sanktan jhuron.
[longa aplauda pauzo]
Do ni marku chi tiun tagon per memoro pri kiu ni estas, kaj kiom
longe ni vojaghis. En la jaro de la naskigho de Usono, en la plej
frostaj monatoj, malgranda bando de patriotoj kunpremighis chirkau
tendaraj fajroj sur la bordoj de glacia rivero. La chefurbo estis
forlasita. La malamiko estis alproksimighis. La negho estis makulita
de sango. En la momento kiam la sukceso de nia revolucio estis plej
dubinda, la patro de nia nacio ordonis, ke chi tiujn vortojn oni legu
al la homoj:
"Ghi estu dirita al la estonta mondo, ke en la profundo de vintro,
kiam nenio krom espero kaj virto povis travivi, ke la urbo kaj la
kamparo, alarmita pro unu komuna danghero, venis antauen por renkonti
ghin."
Usono: alfrontante niajn komunajn dangherojn, en chi tiu vintro de nia
malfacilo, ni memoru chi tiujn eternajn vortojn. Kun espero kaj
virto, ni alfrontu denove la frostajn fluojn, kaj eltenu chiujn ajn
shtormojn venontajn. Ghi estu dirita de la infanoj de niaj infanoj, ke
kiam ni estis testitaj, ni rifuzis lasi chi tiun vojaghon finighi, ke
ni ne forturnighis nek hezitis; kaj kun okuloj fiksitaj sur la
horizonto kaj kun la graco de Dio sur ni, ni portis antauen tiun
grandan donacon de libereco kaj liveris ghin sekure al estontaj
generacioj.
Dankon, kaj Dio benu vin, kaj Dio benu Usonon.
Piednotoj
{1} "We the people"--La famaj komencvortoj de la usona konstitucio.
{2} 1 Korintanoj 13:11
{3} Kvar lokoj de gravaj bataloj el usona historio: Concord,
Massachusetts--Usona revolucio; Gettysburg, Pennsylvania--Usona
enlanda milito; Normandy--Dua mondmilito; Khe Sanh--Vjetnama milito.
{4} Nacia milita tombejo en Arlington.
End of Project Gutenberg's Inaugura parolado de Barack Obama, by Barack Obama
*** END OF THIS PR
|