la elekton
inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj-- [aplaudo] Niaj
prapatroj, alfrontantaj dangherojn, kiujn ni apenau povas imagi,
projektis charton por certigi regon per legho kaj la rajtojn de la
homaro--charton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj
idealoj ankorau lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa
avantagho. [aplauda pauzo]
Do al chiuj aliaj popoloj kaj registaroj, kiuj spektas hodiau, de la
plej grandaj chefurboj, al la eta vilagho, kie mia patro naskighis,
sciu ke Usono estas amiko de chiu nacio, kaj chiu viro, virino, kaj
infano, kiu serchas estontecon de paco kaj digno. Kaj ni estas pretaj
estri denove. [longa aplauda pauzo]
Memoru, ke antauaj generacioj alfrontis fashismon kaj komunismon ne
nur per misiloj kaj tankoj, sed per la fortaj aliancoj kaj persistaj
konvinkoj. Ili komprenis, ke nia potenco sola ne povas protekti nin,
nek ghi rajtigas al ni konduti kiel ni volas. Anstataue ili sciis, ke
nia potenco kreskas per ghia prudenta uzo; nia sekureco devenas de la
justeco de nia misio, la forto de nia ekzemplo, la hardantaj ecoj de
humileco kaj modereco.
Ni estas la konservantoj de chi tiu heredajho. Gvidataj de chi tiuj
principoj denove, ni povas renkonti chi tiujn novajn minacojn, kiuj
postulas ech pli grandan penon, pli grandan kunlaboron, kaj
interkomprenon inter nacioj.
Ni komencos zorge lasi Irakon al ghiaj homoj kaj forghi malfacile
gajnitan pacon en Afganujo. Kun malnovaj amikoj kaj antauaj
malamikoj ni laboros senripoze por malpligrandigi la atombomban
minacon, kaj forpushi la dangheran fantomon de plivarmighanta planedo.
Ni nek petos pardonon pro nia vivmaniero, nek shancelighos pri ghia
defendo. Kaj por tiuj, kiuj penas antauenigi siajn celojn per teroro
kaj buchado de senkulpuloj, ni diras al vi, ke nia spirito pli
fortas, kaj nerompeblas--vi ne povas postdauri nin, kaj ni venkos
vin! [longa aplauda pauzo]
Char ni scias, ke nia diversa heredajho estas forto, ne malforto. Ni
estas nacio de kristanoj kaj islamanoj, judoj kaj hinduoj, kaj
nekredantoj. Ni estas formigita de chiu lingvo kaj kulturo, tirita de
chiu angulo de chi tiu Tero, kaj char ni gustumis la amaran fechon de
civila milito kaj apartismo, kaj eliris de tiu malluma chapitro pli
fortaj, kaj pli unuigitaj, ni tial kredas, ke la malnovaj malamoj
iam pasos, ke la linioj de tribo baldau solvighos; ke dum la mondo
malgrandighas, nia komuna homeco aperigos sin; kaj ke Usono ludu sian
rolon
|