llonga tempo,
tamen sciu chi tion, Usono: _Ili estos superitaj!_ [aplauda pauzo]
Chi-tage, ni kunighas char ni elektis esperon super timo, unuecon de
celo super konflikto kaj malakordo. Chi-tage, ni venas por deklari
finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontrauriprochoj,
kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn.
Ni restas juna nacio. Sed lau la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo por
forigi infanajhojn.
Venas la tempo por reaserti nian dauran spiriton, elekti pli bonan
historion, antauenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon
transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio
ke _chiuj_ estas egalaj, _chiuj_ estas liberaj, kaj _chiuj_ meritas
shancon preni sian plenan mezuron de felicho.
[pli longa aplauda pauzo]
Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco
neniam estu supozata. Oni devas gajni ghin per faroj. Nia vojagho
neniam konsistis el facilaj vojoj au kontento kun malpli. Ghi ne
estis la vojo por la malkuraghaj, por tiuj preferantaj ripozon pli
ol laboron, au avarantaj sole la plezurojn de richoj kaj famo. Male,
estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de ajhoj--iuj famaj,
sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro--kiuj
suprenportis nin lau la longa malfacila vojo al prosperon kaj
liberon.
Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedajhojn kaj vojaghis
trans oceanoj serchante novan vivon. Por ni, ili laboregis en
shvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo,
kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en
lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3}
Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris
ghis iliaj manoj perdis la hauton, por ke ni havu pli bonan vivon.
Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj
ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskigho au richeco au
frakcio.
Tio chi estas la vojagho, kiun ni daurigas hodiau. Ni restas la plej
prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli
produktivaj, ol kiam tiu krizo komencighis. Niaj mensoj estas ne
malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol
lastsemajne, au lastmonate, au lastjare. Nia kapablo restas
nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la
avantaghoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj--tiu
tempo certe jam pasis. Ekde _hodiau_, ni devas ekstari, forigi nian
polvon, kaj komenci
|