FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
aj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon. Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado, dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj. "Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al Varieteo-Teatro." "Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis. "Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis. "...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio." La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. "Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski. "Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel Kserkso aux aliaj samspecaj homoj." "La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!" "La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, antaux dek kvin minutoj." Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskaux ter
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

fruktovendisto

 

minutoj

 

tragedio

 
agnoski
 

pensis

 

Cxantijo

 

respondis

 
Kserkso
 

Dupino

 

fervorigxinte


Strato

 

scenejo

 
Sankta
 

primeditadis

 

antauxa

 
sxuflikisto
 

entreprenis

 

Deniso

 

laboro

 

Cxielo


kritikigis
 

malfavore

 
klaran
 

samtitola

 

Krebijono

 

elparolmanieron

 

preterdube

 

ekcerti

 
dezirante
 

pauxzis


meditis
 

humorojn

 

maltauxgigas

 

figuro

 
sperti
 

Observante

 

deklaris

 

malgranda

 
pauxzas
 

opiniadis


silente

 

precize

 

kontrauxkurinta

 

eniris

 
straton
 

fruktovendiston

 

mirfrapas

 

nenian

 
antaux
 

korbon