FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
de la cxambro de S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la cxambron. La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo. En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento. Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin) kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la okuloj, gxi
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:
maristo
 

cxambro

 

kusxis

 
versxajne
 

Lespanajo

 

sxirkriegoj

 
filino
 

orangutano

 

svingis

 
hararo

alprenis

 

sxutron

 

ekvidis

 
sucxilo
 
preskaux
 

atribuintus

 

forpasinta

 

klaksonon

 
kompreneble
 

sxutro


supozi

 

rajtas

 

ferkofro

 

menciita

 

antauxe

 

rulita

 

dokumentojn

 

arangxante

 

surportante

 

dormvestajxojn


Sinjorino

 

priokupigxis

 
malfermita
 

malalfrontante

 

fenestron

 
jugxante
 

viktimoj

 

enhavajxoj

 

planko

 

tempodauxro


vizagxo

 

muskola

 
fortrancxis
 

svingo

 

kolerajn

 
celojn
 

entreprenojn

 
rezoluta
 
flagrigante
 
dentojn