FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
gxis krimo kies farinton vi scipovas identigi." La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco. "Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx devonte morti pro tio." Sekvas esencadetale tio kion li raportis. Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion. Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron. Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde malfermita, eniris la straton. La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno. Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:
beston
 

maristo

 

fenestro

 
preskaux
 

sekure

 

enmane

 
razilon
 

malfermita

 

momentoj

 
plenumi

terurite

 

pacigi

 

kelkaj

 
kutimis
 
imitpovan
 

ferocan

 

posedi

 

armilon

 
dangxeran
 

Ekvidinte


mastron

 

spegulo

 

eskapis

 

dormcxambron

 

kamero

 

propran

 

matenon

 

gxuste

 

murdoj

 

trovis


enlogxantan

 

supozo

 
malliberigita
 

antauxe

 

procedo

 
sendube
 

kamera

 

sxlosiltruo

 

entreprenante

 

sxauxmsapite


Tenante

 

antaux

 
cxambropordon
 

dauxris

 

longan

 
stratoj
 

tempon

 
denove
 
foriris
 
gestadi