FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom agxa vi taksas gxin?" La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe: "Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?" "Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu ne?" "Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." "Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino. "Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." "Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon. La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. "Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." "Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputi
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

sinjoro

 

Dupino

 

nenion

 
Strato
 

kontraux

 

kvazaux

 

eldiris

 
povintus
 

rekompencon

 

Kadavrejo


konvenan

 

respondis

 
maristo
 

momento

 

pretas

 
Kompreneble
 

nenian

 

intencas

 

verfakte

 

promesas


Franco
 

neniel

 
honestavorte
 

malcelas

 

kompatis

 

sekvinta

 

klabon

 

refalis

 
segxon
 

tremegante


alprenis
 

eksalte

 

luktus

 

ekrugxigxis

 
sufokigxo
 

starigxis

 

elmontrante

 

survizagxe

 
plenkore
 

afablavocxe


maltrankviligas

 

senbezone

 

vorton

 

maskon

 
Nenian
 

senpune

 

sxteli

 

kasxendan

 
kialon
 

sxtelado