FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   >>  
kam intervjuigxis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro. La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj. Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj. Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton. "Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_, estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian _robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon. "Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulk
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   >>  



Top keywords:

Lebono

 

malofte

 

rilate

 
malkutima
 

Dupino

 

entreprenoj

 

sxajnis

 
polico
 

entute

 

aferon


divenisto

 

persista

 
kvalitoj
 

Vidoko

 

aktivado

 
ekzemple
 

malsukcesas

 

mankas

 

rezultoj

 

Jxurdeno


chambre
 

proponitaj

 
maltauxgas
 

pensigas

 

mieuxx

 

entendre

 

efektivigas

 

surprizaj

 
plejofte
 

ordinaraj


estigas
 

muzikon

 

cxambrorobon

 

musique

 
diligenteco
 

vidkapablon

 

Profundeco

 

surfaca

 
situas
 

sercxas


senmanke

 

Efektive

 

opinias

 

montopintoj

 
Spektadi
 

astroj

 

stelon

 

ekrigardetoj

 
meditado
 

malkovras