FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   >>  
nomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermigxis tre malfacile. ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio. ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. Pluraj atestintoj, revokit
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   >>  



Top keywords:

sxlosita

 

atestintoj

 

landano

 
vocxojn
 

antauxa

 

fermita

 

Auxdis

 
Franco
 

strida

 

cxambro


vortojn

 

kontrolis

 
kunliganta
 

depozicias

 

internaflanke

 
tempon
 

cxambron

 

minutojn

 

mallongan

 

nervozigxas


proponis
 

Facile

 
supraetagxen
 

eblajn

 

malsame

 

cxambropordo

 

malfermo

 

kverelantajn

 
agitigxo
 

rezultojn


kalkulis
 

Kelkaj

 

Kadavrejo

 

Strato

 
logxas
 

malfacile

 

GARSIO

 

ALFONSO

 
malfermigxis
 

Partoprenis


domenirado

 

funebrajxisto

 

Hispanio

 

longan

 
Certas
 

Parolis

 

rapide

 

malkonstante

 
Opinias
 

distingi