FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
mi hodiaux vespere devas auxdi." Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la mallevigxo de la suno! "Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian sxultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaux vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigxo de la suno alproksimigxas, kaj nia vivo kun la foriranta tago sxajnas farigxi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni gxin sekrete." "Kio estas, amata?" "Kiam Marion foriris de ni, sxi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis sxin al mi, sxi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; sxi jejxuris min en la nomo de mia amo al sxi kaj al vi, ke mi ne forpusxu la amon, kiun, kiel sxi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraux fresxa vundo estos sanigita, sed ke mi gxin vigligu kaj redonu." "Kaj ke vi min denove faru felicxa kaj kontenta homo, Grace. Cxu sxi tion cxi ne skribis?" "Sxi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis sxin en siajn brakojn. "Auxskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun tiuj cxi vortoj li kviete metis sxian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu cxi loko en la letero neniam auxdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio cxi montrigxis en vorto aux rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin farigxi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!" Sxi ploris, sed ne el malgxojo, kiam li premis sxin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud sxiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al gxi: "rigardu, kiel rugxa kaj ora estas la suno!" "Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno mallevigxas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaux ol gxi malaperas." "Vi sciigxos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis. "La tutan veron," sxi varmege petis. "Sen pluaj kasxoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?" "Tute vere," diris la edzo. "Antaux ol la suno sin kasxos en la tago de naskigxo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, gxi baldaux sin kasxos". Li metis la brakojn cxirkaux sxi, rigardis al sxi firme en la okulojn kaj diris: "Ne mi devas alporti al vi tiun cxi sciigon, kara Grace. Gxi venos de aliaj lipoj." "De aliaj lipoj!"
PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

Alfred

 
letero
 
Marion
 

rigardis

 
skribis
 
mallevigxo
 
vespere
 

brakojn

 

edzino

 

kasxos


hodiaux
 

neniam

 

farigxi

 

malsupren

 
minuto
 
infano
 

netakseblan

 

admoni

 

malfacile

 
brakoj

ploris
 

malgxojo

 

trezoro

 

multekosta

 
dankas
 

piedoj

 

premis

 
ekrigardis
 

kasxoj

 
varmege

sciigon
 

respondis

 

promeso

 

cxirkaux

 

okulojn

 
naskigxo
 

alporti

 

Antaux

 

amikino

 
rapide

baldaux

 

rigardu

 

floroj

 

korbeto

 
supren
 

mallevigxas

 

antaux

 
malaperas
 

sciigxos

 

sciigi