FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
olena silento de la vespero. "Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace --" "Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli!" Sxi ne povis auxskulti la amatan vocxon sen profunda, preskaux turmenta skuigxo. "Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraux tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ecx ne unu momenton. Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj cxio farigxis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie cxi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie cxi malaperis." Sxia fratino povis nur rigardi al sxi en la vizagxon kaj forte sxin teni en la brakoj. "Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraux antaux ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu cxi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke gxi kasxis sian amon kaj tenis gxin sekrete de la okuloj de cxiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu cxi koro. Mi konis la batalon, kiun gxi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu cxi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi sxuldas al tiu cxi koro, mi havis gxian belan ekzemplon cxiutage antaux la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion cxi mi sciis, ke mi povos fari ankaux por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antauxe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio cxi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred cxe la adiauxdiro, ke cxiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj cxi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi cxiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzigxoj, kiuj cxiutage estas renkontataj en la mondo kaj ecx ne estas rimarkataj, tiam ankaux mi sentis, ke mia tento farigxas al mi kun cxiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malgxojo aux doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicxo, Li donis al mi la forton por la decidigxo farigxi neniam la edzino d
PREV.   NEXT  
|<   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:

ankoraux

 
neniam
 
okuloj
 

cxiutage

 
Neniam
 
ankaux
 
forton
 

fratino

 

antaux

 

ekster


logxis
 

vespero

 

tegmento

 

Marion

 
peteginte
 
antauxe
 

felicxo

 

decidigxo

 

larmoj

 
nemiksita

propraj
 

vortoj

 

Alfred

 

trovas

 
pensado
 

edzino

 

netaksebla

 
farigxi
 

ekzemplon

 
sxuldas

adiauxdiro
 

farigxas

 

facila

 

sentis

 

rimarkataj

 
malgxojo
 

rigardas

 

renkontataj

 

rifuzigxoj

 
venkoj

komparo

 

doloro

 

farataj

 

silento

 
kampoj
 

pensadis

 

signifon

 
perdas
 

batalo

 

skuigxo