FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
ncaj vagonaroj cxiam estas tiel varmegaj? Mi preskaux ne povis spiri, kaj miaj piedoj estis preskaux rostitaj sur la fera suprajxo de la varmigilo. Cxirkaux la dekunua, ni alvenis en Chateau Thierry, kaj denove renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin cxe Sinjoro Borson, la Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista, kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la cxampana vino en cxampanlando estas multe pli bongusta, laux mia opinio, ol tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la cxeestantoj, ke mi biciklete vizitis, antaux unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotcxapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta gxin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga. Cxar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aux, pli korekte, la kastelejo, de la Regxo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin _Grupo Kastelteodorika_. Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu cxi aglonesto, kaj eniris la belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmangxis. Tiu cxi memorigas al mi, ke antaux enirinte Francujon, mi timis la Francan kuiradon: sed tute senkauxze. Se nur niaj kamparaj gastejoj estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble vidus pli da alilandaj turistoj. Dum tiu cxi vojagxo mi multe eksciis pri la cxiutaga Franca vivado, kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto, ecx kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis. Post la tagmangxo, Sinjorino de Menil ludis sian tre melodian Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antauxan jaron. Ni eniris belegan cxambregon, pentritan kaj ornamitan, kie trovigxis granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke nur malmulte da personoj cxeestus, sed ni eraris, kaj mi gxojis vidi inter la kunvenintoj, multajn junulojn. Gxis nun preskaux ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la Francan lingvon, cxar, kompreneble, ni cxiam interparoladis Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la rimarkindan p
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

preskaux

 
Urbestrejon
 

Franca

 
lingvo
 

antaux

 

Francan

 
denove
 

komprenis

 

Mehrmann

 

eniris


perfekte

 
afablajn
 

Esperantisto

 

malfacila

 

gesinjorojn

 

perfekta

 

cxiutaga

 
kamparaj
 

gastejoj

 

komfortaj


rimarkindan

 

senkauxze

 

Francujon

 

kuiradon

 

najbaroj

 
gastigis
 
eksciis
 

vivado

 
neniam
 

lernita


vojagxo
 

kredeble

 

alilandaj

 

turistoj

 
estinta
 

melodian

 

malmulte

 

estante

 
personoj
 

cxeestus


eraris

 
vetero
 

Kastelteodorikanaro

 

pentritan

 

ornamitan

 
trovigxis
 

granda

 
gxojis
 

Esperante

 

interparoladis