FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
por la Esperantistaro. Tie cxi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 gxis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (cxiuj temoj), L2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Dijxono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, cxar la cxirkauxajxoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre tauxgaj. Por ilustrita brosxuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro. Lambert, Profesoro cxe la Universitato, Dijon, France_. La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu cxi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto. * * * La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu cxi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke gxi ricevos la apogon, kiun gxi meritas. La kosto de specimeno de la unua aux dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke. * * * La Ilustrita Posxtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaux, se oni ne zorgos, gxi farigxos malamiko. Eble estos utile tie cxi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj cxi. Oni neniam devas meti la posxtsignon sur la ilustrita flanko, sed gxi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn. Kaj, se oni deziras sendi la posxtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstatauxi "_presajxo_, aux _Imprime_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny). * * * Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan posxtkarton enhavante la sekvantan Kredon:-- "Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta sxlosillingvo; kaj mi cxiam rigardos gxian absolutan netusxeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraux atakoj kaj malamikoj de nia verko." Kaj aldonu vian nomon kaj adreson. Tiam, kiam mi ricevis almenaux kvincent da tiuj p.k. mi, antaux sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aligxantoj. La kosto de la
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

Esperanto

 
adreso
 

posxtkarton

 
numero
 

ilustrita

 

Lambert

 
esperas
 

Profesoro

 

kurson

 

centimoj


neniam

 
ricevanto
 

halfpenny

 

intenco

 

Samideanoj

 

sendanto

 

vortojn

 
Postale
 

flanko

 

elstreki


centimojn

 

samflanke

 

duonpreze

 

posxtsignon

 

skribi

 
deziras
 
Imprime
 

anstatauxi

 
presajxo
 

aminde


adreson
 

ricevis

 

kvincent

 

almenaux

 
aldonu
 

kontraux

 

forteco

 

atakoj

 
malamikoj
 

kredon


superan

 
nomojn
 

adresojn

 

aligxantoj

 

enhavantan

 
libreton
 

antaux

 
presigos
 

simbolo

 

sciigojn