La animo de la simio enigxis apenaux en tiu nova stato, kiam maljuna
babilema virino gxin acxetis. Gxi gxojigis sxin; kaj sxi metis gxin
el belan kagxon. Gxi bone mangxadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon,
kun la maljuna babilemulino, kiu sencxese paroladis kiel gxi. El sia
antauxa stato gxi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: gxi
ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere
siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencajxojn,
kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.
Cxiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por gxin
admiri. Sxi enuis tial ke sxi estis iom surda, kaj ne auxdis
kelkafoje parolojn de sia papago, kiun sxi trovis pli sprita ol iu
ajn. La papago trezorgita farigxis babilegema, trudema, frenezega.
Gxi tiom ekscitigxis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke
gxi mortis.
Denove gxi revenis antaux Plutono, kiu, tiun fojon, volis gxin
transigi en fisxan korpon por gxin mutigi; sed refoje gxi petoladis
antaux la Regxo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn
de la sxercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu cxi
eniri homan korpon. Sed, cxar Dio hontis sendi gxin en korpon de
sagxa kaj virta homo, li gxin aligis al korpo de enuiga kaj trudema
paroladisto, kiu mensogis, kiu sencxese fanfaronadis, kiu faris
ridindajn gestojn, kiu mokis cxiujn ajn, kiu interrompis la plej
klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniajxoj aux malgxentilaj
malsagxajxoj. Merkuro, kiu gxin rekonis en tiu nova stato, ridante
diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitajxo el simio kaj
papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj
parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta
simio kaj bonega papago, oni nur faris malsagxan homon."
_Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj sxajna
kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_
INSTINKTO AUX INTELIGENTECO?
Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).
Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la
hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia
inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur
anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.
Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi logxis en urbeto proksima
de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi
tre sxatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la
ri
|