FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
veron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, cxarmis nin, kaj donis al ni akvon cxiam movan. En tiu tempo mi havis belan cxashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Gxi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Gxi neniam lasis min. Nokte kaj tage gxi estus difendinta min kontraux kiu ajn, kaj malgraux tio, gxi estis karesema. Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi sxajnigos droni por vidi kion faros la hundino." En tiu momento gxi estis dekkvinjara, kaj ne tre sxatis la akvon. Mi pusxis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" sxauxmigante la akvon cxirkaux mi. Tuj ekjxetigxis la hundino en la akvon, kaj rapide alnagxis al mi. Gxi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian sxultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al gxi: "Iru, Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon. Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian' elmontris gxojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizajxon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed la historio ne estas finita. Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraux, ke ni banus nin. Mi do aliris cxe mian parencon por preni la barkon. Mi pretigxis por senkatenigi la barkon, kaj por gxin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; gxi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi gxin kaj ni deiris. Ni albordigxis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestigxis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis dauxrigi, mi ne povis. Dian' blekis furioze kontraux mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi gxin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian' ne volis, ke mi banu min. Cxu tio estas _instinkta_ aux _inteligenta_? Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita. RUBAJATO DE OMARO KAJAMO. Tradukita de Ben Elmy. 1 Vekigxu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el cxiel' akcelas Radi' unua, kaj per sia brilo, La turo de l'Sultano alte helas. 2 Dum el mallum' kreskadis taga pleno, Auxdigxis vocx', plendante pri deteno,-- "Dormulo, kial
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

hundino

 

barkon

 

amikoj

 

dentoj

 

kontraux

 
senvestigxis
 

kelkaj

 

kutimita

 

decidis

 

elektita


dauxrigi
 

finita

 

montrante

 

furioze

 

blekis

 

historio

 

albordigxis

 
ankoraux
 

malfacile

 

pretigxis


malebligis

 

pantolonon

 

senkatenigi

 

parencon

 

sentis

 

deiris

 
aliris
 
sukcesis
 

enirigi

 
dentojn

respondi

 

Sultano

 

akcelas

 
forpelas
 

Stelojn

 

nokton

 

plendante

 

deteno

 
Dormulo
 

Auxdigxis


mallum

 

kreskadis

 

inteligenta

 

instinkta

 

kvietigi

 

devigita

 
revestigi
 
demandon
 

Tradukita

 

Vekigxu