FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
o, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo de la stacidomo trovigxis la verda stelo, kaj mi konatigxis kun Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmangxis kun la komitataro, kaj mi denove gxuis la gastamon de la Esperantistoj. Poste ni vizitis la rimarkindan _Hostel Dieu_, kaj gxian mirindan pentrajxon de la Fina Jugxo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi) eniris la Parkon kaj eksciis iom pri _truloj, kiuj mangxas cignojn_! Je vespermangxo, tre sxerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis en la Hotelo cxiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun mi tute ne povis kompreni. Ecx je la dua fojo la afero estis nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la malfacila Angla lingvo devas esti uzata por sxlosillingvo. Post vespermangxo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj. Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps, komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas _trinkonta_, kaj la vino estas _trinkota_. La dua viro jam suprenigis la botelon al la busxo, kaj estas _trinkanta_, kaj la vino estas _trinkata_. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas, malplena botelo en mano. Li estas _drinkinta_, kaj la vino ne plu estas, gxi estas _trinkita_! Sed la Grupo ankaux posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube inspiritajn de la Beauna vino. Noktomeze mi adiauxdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes. Poste, tre laciga, mi acxetis Anglan Gazeton, por vidi cxu gxi estas ankoraux en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne ecx estas _kolono_ Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kauxzon. En la vagonaro mi varbis unu aligxonton, sur la vaporsxipo alian. Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraux estas tre malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni preskaux deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la vestaj aferoj. _Kaj poste._ Vere, kiam la Esperanta movado en Anglujo
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

botelon

 
Londono
 

eniris

 
Beauna
 

Esperanto

 

vespermangxo

 
Sinjoro
 

botelo

 

ankoraux

 

Esperanta


lingvo

 
kelkajn
 

adiauxdiris

 

vagonaron

 

alvenis

 

Parizo

 

matenfrue

 
parkere
 

Noktomeze

 

poemojn


sendube

 

inspiritajn

 

Beaunajn

 

ankaux

 

trinkata

 
trinkanta
 
suprenigis
 

trinkonta

 
trinkota
 

dancadas


malplena
 

espereble

 

legantoj

 

Esperantist

 
poeton
 

drinkinta

 

trinkita

 

posedas

 
laciga
 

pensas


tremetas

 
varmeco
 

preskaux

 

malvarma

 

vaporsxipo

 
Alveninte
 

trovas

 
vetero
 

deziras

 

movado