Project Gutenberg's La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof, by Unknown
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net
Title: La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof
kaj la Funebra Ceremonio
Author: Unknown
Editor: Adolf Oberrotman
Teo Jung
Release Date: October 18, 2008 [EBook #26959]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LASTAJ TAGOJ--DRO L. L. ZAMENHOF ***
Produced by Andrew Sly, Eric Brown and the Online
Distributed Proofreading Team. Thanks to the Toronto
Esperanto Club for providing the original book.
La Lastaj Tagoj
de
Dro L. L. Zamenhof
kaj la
Funebra
Ceremonio.
Eldonis
Adolfo Oberrotman
kaj
Teo Jung.
Unua gxis tria milo.
1921.
Eldonejo de "Esperanto Triumfonta", Kolonjo-Horrem
(Germ.)
Dedicxita al
S-ino Klara Zamenhof
la fidela edzino de nia kara Majstro.
Enkonduko.
Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio
de l' homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l' militego preskaux
nenion auxdis pri la lasta batalo de l' modesta Varsovia
okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj
homoj, kiujn gxi iam naskis,--unu el tiuj, kies korpo estas mortema
sed kies spirito ne povas morti.
Gxuste en tiu cxi momento, kiam denove miloj da samideanoj el cxiuj
anguloj de l' mondo alrapidas por soleni en la koro de Euxropo, en la
cxefurbo de cxehxoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson,
gxuste nun evidentigxas klare, ke la spirito de nia kara Majstro
regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni
restu por eterne!
La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj
precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta
priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero
kaj turmentoj, pri lia senvivigxo kaj enterigo dum plorplena, pluva
tago. La artikolo (siatempe aperinta en "Germ. Esperantisto") estas
afable disponigita de s-ano Wuster; s-anoj Belmont kaj Hiller
konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustrajxoj estas
faritaj laux originalaj fotografajxoj, kiuj bedauxrinde--pro la malbona
vetero dum la enterigo--ne estas tre klaraj sed
|