FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  
ko de nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l' eterneco geniulo, kies venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaux elektita de l' Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo internacia, pri kiu antaux li multe da pensuloj revis kaj vane laboris. Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, cxu mi bezonas prezenti la grandajn meritojn de l' mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo? Cxu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon en la infaneco, restis al gxi fidela gxis sia lasta spiro? Vi ja scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko: "La junecon li ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta", kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro longe vivis en mizero, metante cxiujn siajn moralajn kaj materialajn rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturigxis la fruktoj de lia penado. Fine li farigxis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof kvazaux regxo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraux cxiuj honoroj li cxiam restis same modesta. [Illustrajxo: Entombigo de la cxerko.] Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de nia Majstro, vi konas gxin, same, kiel la grandecon de lia tuthomara verko, same, kiel cxiun pli gravan momenton el lia vivo. Unu tia momento vive al mi prezentigxas en la nuna funebra horo: Kun kortusxo mi rememorigas al mi, kiel, antaux tridek jaroj, mi la unuan fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la unua interparolo Esperanta. Cxu tiam mi povis antauxsenti, ke mi staros cxe via cxerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaux! en Esperanto! Adiaux! Kaj gxis revido en pli bona mondo sen doloroj kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj; vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, cxiam pli granda, cxiam pli adorata bonfaranto de l' homaro. Vi eniris en la panteonon de l' senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaux por vi, funebranta, grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj cxiam kuragxigis dum la malfacilaj momentoj de lia vivo. Arbeto, kiun, Majstro kara, Vi plantis cxe Vistul-rivero, Elkreskis gxis lazuro klara, Etendis brancxojn cxirkaux tero. En niaj koroj, granda homo, Jam staras viaj monumentoj, La gloron de l' benata nomo
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  



Top keywords:
Majstro
 

bezonas

 

granda

 
homaro
 

restis

 

adorata

 
cxerko
 

altaron

 

gravan

 
lingvo

kvazaux

 

antaux

 

internacia

 
Majstron
 
okazis
 

salutis

 

Esperanta

 

lastan

 
adiaux
 

cxirkaux


staros

 

antauxsenti

 

interparolo

 

tridek

 

gloron

 

monumentoj

 

staras

 

benata

 

momenton

 

grandecon


tuthomara

 

kortusxo

 
rememorigas
 

funebra

 

momento

 
prezentigxas
 

Esperanto

 

panteonon

 

senmortaj

 

geniuloj


eniris

 

posteuloj

 
Vistul
 

plantis

 

bonfaranto

 
Arbeto
 

vivkunulino

 
kuragxigis
 
grandanima
 
funebranta