FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  
-a, la funebra procesio estis forlasonta la domon sanktigitan de la spirito logxinta en gxi, de la vivo kaj agado de tuthomara bonfaranto. Jam je la 2-a horo sur strato Krolewska, apud la domo n-ro 41, komencis kolektigxi multe da homoj, por akompani la mortinton. Inter ili krom la membroj de l' familio la Varsovia esperantistaro faris al li la lastan honoron; la eksterlandajn esperantistojn reprezentis nur s-ro majoro Neubarth kaj alia germana samideano. Cxe la sono de l' tria horo la cxerko estis elportata kaj la irantaro ekmovigxis; de strato al strato novaj aroj aligxis, gxis la procesio post 1-1/2 horoj alvenis cxe la tombejo. Tie atendis s-ro kantoro _Sirsta_ kun sia hxoro; kiam la funebra akompanantaro haltis, ili eksonigis religian kanton. Nun predikanto de la Varsovia templo, d-ro fil. _S. Poznanski_, detale parolis pri la vivo de l' funebrato, ke d-ro Zamenhof kiel kuracisto tute fordonis sin al zorgado pri la malricxuloj, kaj ke li akiris gravecon en la mondo. Post li la multjara amiko de nia Majstro, _Leo Belmont_, kelkfoje interrompate de la afekcio-esprimoj de l' auxskultantoj, per unuhora pola parolado al la cxeestantoj elmontris la signifon de la vivoverko de l' foririnto kaj kiel la mondo dankis pro gxi. Jen la Esperanta traduko: "Funebraj auxskultantoj! Tra la mistera pordego inter vivo kaj morto homo eminenta trairis, per pasxoj same mallauxtaj, kiel dum sia tuta vivo, li trairis en senmortecon! Cxar mortis nur viro modela, patro amema, frato perfekta, amiko elkora, kuracisto diligenta kaj oferema, civitano de noblo eksterordinara kaj homo mirinde dolcxa--kaj nur lian morteman restajxon ni, humiligxante al la legxoj de l' senkompata naturo, redonas al teropatrino ... Sed Ludoviko Zamenhof, genia spirito, kreinto de verko ame cxirkauxprenanta cxiujn popolojn de l' tero, profeto gvidanta ilin sur la vojon de frateco per la eblo de reciproka interkomprenigxo--ne mortis, cxar li estas senmorta! La limoj, fermitaj en la tempo de la terura milito, ne permesis al amasaj aroj de liaj adorantoj kaj lernantoj, rapidi el cxiuj landlimoj kaj respekte klini la verdajn standardojn de Esperanto cxe la sankta cxerko de l' kara Majstro. Akompanas lin por lia lasta vojagxo nur malgranda areto da homoj. Cxar laux fatala legxo pezanta sur cxiuj grandaj spiritoj, kiuj laboras por estontaj generacioj kaj longaj centjaroj--la genia verko de Zamenhof ankoraux ne estas komprenata kaj taksata de la homa socio
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  



Top keywords:
strato
 

Zamenhof

 

procesio

 
Varsovia
 

Majstro

 

cxerko

 
funebra
 

kuracisto

 

trairis

 
auxskultantoj

mortis

 

spirito

 

redonas

 
senkompata
 
naturo
 

cxirkauxprenanta

 

cxiujn

 

legxoj

 
kreinto
 

popolojn


teropatrino

 

Ludoviko

 

civitano

 

modela

 

senmortecon

 

pasxoj

 

eminenta

 

mallauxtaj

 

perfekta

 

elkora


dolcxa

 

morteman

 
restajxon
 

mirinde

 

eksterordinara

 
diligenta
 

oferema

 

humiligxante

 

fermitaj

 

malgranda


fatala

 

vojagxo

 
sankta
 

Akompanas

 

pezanta

 
grandaj
 

komprenata

 
ankoraux
 
taksata
 
centjaroj