FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  
pasinta jaro farigxis tiel oftaj, ke ili tute malebligis al li ne nur metiajn okupojn, sed ankaux lian plej amatan laboron por Esperanto. Tiuj atakoj ofte aperadis, kelkfoje tage kaj nokte forpeladis de li kvietan dormon. "La doloriga stato de lia sano malgxojige influis lian psikon. Cxiam egalanima, kvieta, la mortinto en la lasta tempo pro deviga senlaboreco estis tre nervekscitita. De oktobro gxis februaro d-ro Z. sin sentis relative pli bone, kvankam la atakoj ne forlasis lin tute, aperante nun pli malofte kaj malpli dolorige. "En tiu pli hela intertempo de lia malsano la mortinto regajnadis esperon por nova laboro kaj revis pri la progreso de siaj ideoj post la milito.... En tiu tempo li ekhavis la ideon, verki ampleksan Esperantan vortaron. Esperante, ke li povos preni sur sin tiun grandan laboron, li kelkfoje pri tiu temo korespondis kun s-ino _M. Hankel_ en Dresden. La lasta letero, kiu devis esti sendata al s-ino H., ne finita restis inter la forlasitaj de li manuskriptoj. "D-ro L. L. Zamenhof jam dum la milito finis la tradukon de la Biblio,[1] kies unua parto estas jam presita en Anglujo. Cxiam alkutimigita al laboro, la mortinto ankaux dum la malsaneco en horoj liberaj de suferoj ame sin dedicxis al siaj karaj pensoj pri Esperanto kaj ligitaj kun gxi revoj pri homfrateco. "Lia edzino, kiu en la lasta tempo lin tute ne forlasadis, estante cxiam apude de li, rakontas, ke ofte dum nokto, ne povante dormi, li faris diligente iajn notojn. Kaj kiam sxi petis lin, ne malkvietigi sian noktan ripozon, li respondis, ke bonajn pensojn oni devas tuj noti, cxar ili facile povas esti forgesitaj la sekvantan tagon!--" La 1-an de aprilo samideano majoro _Neubarth_, la havena komandanto de Varsovio, lastfoje parolis kun la Majstro; li rakontas, ke d-ro Zamenhof estis gxojige fresxa kaj bonhumora, kaj lia vocxo sonis preskaux klare, kontraste kun la obtuzeco de la lastaj jaroj. Li sentis sin tiom forta, ke segxon por sia edzino li volis levi trans la tablon. Sinjoro Neubarth foriris kun la espero, ke la printempo alportos definitivan resanigxon; jam la glacio malaperis de la Vistulo, kaj la sxipirado rekomencigxis. Vendredon antaux Pasko sinjoro Neubarth en la tramveturilo renkontis s-ron Grabowski kaj eksciis, ke okazis subita reseriozigxo en la farto de l' malsanulo. "Sxajne", Leono Zamenhof dauxrigas, "la malbonigxon de lia sanstato kauxzis la neatendita ekscio pri la morto de nia frato d-ro _Aleksandro_,[2]
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  



Top keywords:
Neubarth
 

mortinto

 

Zamenhof

 
ankaux
 

laboro

 

sentis

 
laboron
 

milito

 

atakoj

 
kelkfoje

Esperanto

 

rakontas

 

edzino

 
aprilo
 
bonhumora
 

forgesitaj

 

sekvantan

 

lastfoje

 
samideano
 

fresxa


parolis

 

havena

 

pasinta

 

Majstro

 

gxojige

 

majoro

 

Varsovio

 

komandanto

 

diligente

 

notojn


povante

 

estante

 
forlasadis
 

pensojn

 

bonajn

 
malkvietigi
 

noktan

 

ripozon

 

respondis

 

facile


subita

 

okazis

 
reseriozigxo
 

eksciis

 

Grabowski

 
sinjoro
 

tramveturilo

 
renkontis
 
malsanulo
 
Sxajne