FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  
e li tion ne faris estante cxiam en la liceo je tiu tempo. Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaux alvenis al boatejo. Janko elektis mallargxan boaton kaj sidigxinte, ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence kontraux la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambaux bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni auxdis kaj la regulan bruadon de la remiloj. Baldaux ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la rivero banis siajn brancxetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolcxa silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso. Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua, cxar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo). Eltirinte sian posxhorlogxon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue. Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolcxe suden iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia vocxo gxoje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la brancxoj kaj baldaux ili realvenis al la boatejo. Cxiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili reiros la liceon posttagmeze. Cxe angulo de strato Karlo renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian cxapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis; vi venu al mia domo morgaux je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi." Kaj li forpasis. 1. Kio estas la gimnazio? -- 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? -- 3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? -- 4. Cxu Karlo akceptis la proponon? -- 5. Kion faris la tri junuloj? -- 6. Cxu la pluvo falis? -- 7. Kion eltiris Karlo el sia posxo? -- 8. Kioma horo estas nun? -- 9. Cxu vi scias remi kaj nagxi? -- 10. Kion diris la profesoro al Karlo? 14. La profesoro de historio. La morgauxan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, cxar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke cxi tiun tagon la sxanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro J
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   >>  



Top keywords:
profesoro
 

rivero

 
historio
 

dekunua

 
profesoron
 
boatejo
 
reveni
 

remadon

 

opiniis

 

baldaux


Servetti

 

morgaux

 

forpasis

 

liceon

 

reiros

 

posttagmeze

 

okazos

 

hejmen

 

ekpensante

 

rapidis


angulo

 

haltante

 

brancxoj

 

ekaperis

 
realvenis
 
cxapelon
 

strato

 

renkontis

 

forprenis

 

junuloj


sxanco

 
favoras
 
restis
 

malsana

 

lecionon

 

morgauxan

 

lingvo

 

forestis

 

sendube

 
speciale

ektimis
 
klason
 

minutoj

 

precize

 
eniris
 

akceptis

 

proponon

 

matenon

 

gimnazio

 
kamaradojn