FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   >>  
dum mi metis la manon sur lian sxultron, forta tremego skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis cxirkaux liaj lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallauxta, hasta, galimatia murmurado, kvazaux malkonsciante pri mia cxeesto. Klinigxante proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj vortoj. "Malauxdi gxin?--tute kontrauxe, mi ja auxdas gxin kaj jam antauxe gxin auxdis. De longaj--longaj--longaj--multaj minutoj, multaj horoj, multaj tagoj, mi auxdas gxin--tamen mi malkuragxis--ho, kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!--mankis al mi la kuragxo--mankis la _kuragxo_ ekparoli! _Ni entombigis sxin viva!_ Cxu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi _nun_ diru al vi ke mi auxdis sxiajn unuajn malfortajn movigxojn en la kava cxerko. Mi auxdis ilin--antaux multaj, multaj tagoj--tamen mankis al mi la kuragxo--_mankis la kuragxo ekparoli_! Kaj nun--hodiauxnokte--Etelredo--ho! ho!--la rompo de la pordo de la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la sxildo!--ni diru, anstatauxe, la frakaso de sxia cxerko kaj la grincado de la feraj cxarniroj de la karcero kaj sxiaj baraktoj interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi forrapidu? Cxu baldauxege sxi ne aperos cxi tie? Cxu sxi ne hastas por riprocxi min pri mia senkonsiderado? Cxu mi ne auxdis sxiajn pasxojn sur la sxtuparo?--Cxu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran batadon de sxia koro? FRENEZULO!" Cxi tie li saltstarigxis furioze, elkriegante siajn silabojn, kvazaux en la strebado li rezignus sian animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE SXI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA PORDO!" Kvazaux en la preterhoma energio de lia eldiro eltrovigxis la potenco de iu sorcxo--la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo--sed tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro de Damo Madelino de Usxero. Estis sango sur sxiaj blankaj roboj kaj la indicoj de kruela luktado sur cxiu hauxtero de sxia marasmigita framo. Dum momento sxi restis tremante kaj sxanceligxante de flanko al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallauxta gxemanta krio, enfalis pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la teruroj kiujn li antauxtimis. El tiu cxambro kaj el tiu domego mi fugxis konsternigite. La sx
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   >>  



Top keywords:

multaj

 

auxdis

 

mankis

 
kuragxo
 

longaj

 

momento

 

teruran

 
flanko
 

auxdas

 

cxerko


ekparoli

 

sxiajn

 
korpon
 

FRENEZULO

 

mallauxta

 
kvazaux
 

indikis

 

parolinto

 

pezegajn

 

hastega


ekblovo
 

malfermis

 
malrapide
 

ebonajn

 

makzelojn

 

pergeste

 

potenco

 

STARAS

 
ALIFLANKE
 

rezignus


animon
 

eltrovigxis

 

sorcxo

 

grandegaj

 
antikvaj
 

eldiro

 

Kvazaux

 

preterhoma

 
energio
 

paneloj


Madelino

 

gxemanta

 

enfalis

 

pezege

 
cxambro
 

restis

 

tremante

 

sxanceligxante

 
antauxtimis
 

faligis