FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  
xis post la pordegon, kvazaux preparigxante en okazo de bezono forkuri en la arbetajxojn. --Via mosxto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei cxe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive logxis cxe ni laux la permeso de s-ro la administratoro la tutan someron. Hieraux vespere li ricevis ian telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li ordonis saluti vian mosxton kaj ecx parolis, ke, se vi alveturos kaj min demandados kaj mirados, aux ecx kolerados, mi estu al via mosxto tre aminda kaj singardema, cxar al vi placxas estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al via mosxto ian leteron.... --Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun cxi leteron!.... --Via mosxto! gxi trovigxas tie ie en lia cxambro.... Pala, ekscitita, Monblero pusxis la pordegon kaj per rapidaj pasxoj direktigxis la cxambron, en kiu logxis la juristo; la nudapieda gxardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la vojon. La cxambreto estis malgranda, preskaux malplena, kaj havis la rigardon de somera, frauxla logxejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kusxis rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton: "Mia kara, tre kara amiko! Kolektu cxiujn viajn fortojn kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis".... Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li falis sur segxon kaj kovris al si la okulojn per la manoj.... --Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsagxulo, kaptigxis per tia fisxhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis!--mia kolego, mia fidela amiko, Auxgusto!.... Ho, se li nun enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton.... Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do--li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita tiu cxi lingvo!.... Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, desxiris de si la esperantan stelon, jxetis gxin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati gxin per la piedoj.... Tiu cxi ofendado de la gxisnuna sia idolo kvazaux iom lin malvarmigis. Malfacile spirante, li sidigxis ree sur antauxan lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kred
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  



Top keywords:
mosxto
 

leteron

 

juristo

 
Monblero
 
esperantisto
 
trompis
 

pordegon

 

letereto

 

logxis

 

kvazaux


rapide
 
efektive
 

Siksten

 

fidela

 

terure

 

Auxgusto

 

kolego

 

kruele

 

bruton

 

ekvolis


forkuri
 

fisxhoko

 

enfalus

 
manojn
 

mortigus

 
bezono
 
ekglitis
 

Karolino

 

neniam

 

ekzistis


segxon

 

kovris

 
trompo
 
malsagxulo
 

kaptigxis

 
malnobleco
 

okulojn

 

Malhonoro

 

sidigxis

 

spirante


antauxan

 

Malfacile

 
malvarmigis
 

ofendado

 
gxisnuna
 
enfalis
 

profundan

 

renkonto

 
belulino
 

rakontis